[#ANCHOR_Text8]
[#ANCHOR_Img3]
[./esperanto-suite.htm]
[./index.htm]
[./esperanto-presentation.htm]
[./esperanto-norbert.htm]
[./esperanto-suite.htm]
[./esperanto-mini-site.htm]
[./a-.htm]
[./b.htm]
[./c.htm]
[./d.htm]
[./e-.htm]
[./f.htm]
[./g.htm]
[./h.htm]
[./i.htm]
[./j.htm]
[./k.htm]
[./l.htm]
[./m.htm]
[./n.htm]
[./o.htm]
[./q.htm]
[./r.htm]
[./s.htm]
[./t.htm]
[./u.htm]
[./v.htm]
[./w.htm]
[./x-y.htm]
[./z.htm]
[./esperanto-faune.htm]
[./esperanto-faune.htm]
[./esperanto-insektoj.htm]
[./esperanto-floroj.htm]
[./contact.htm]
[Web Creator] [LMSOFT]
Eta historio-loko
 
 
La 12-an de januaro 1871, la germana armeo ekokupis la urbon "Le Mans", post tri tagoj da seriozaj bataloj, kontraù la 2-a Luarao-armeo komandita de Generalo Chanzy. La mansanoj devis pagi egan sumon de mono kaj la venkintoj subpremis ilin ĝis la 9- a de marto 1871.

Tra la kvartalo de "Pontlieue" la Prusoj eniris la urbon "Le Mans", la 12-an de januaro 1871. La "Tertre-Rouge", alta monteto, situas intersekce de la vojo al "Tours" kaj la "Chemin-aux-boeufs" ( la bovo-vojo). Pluraj batalionoj da bretonaj soldatoj, malbone armitaj, ricevis kune kun unu infanterio-brigado, la ordonon por defendi, sen artilerio, tiun pozicion, kiun dank’al la reliefo estis supozita ne konkerebla.
Sed, tuj post la unuaj kanono-pafoj kaj malgraù la klopodoj de la infanterio-brigado komisiita por protekti la soldatojn, tiuj-ĉi, neniam vidintaj, aùdintaj pafojn, kaj apenaù kapablaj uzi siajn pafilojn, tiel panikis, ke ili forlasis la terenon. Ili disiĝis en la kvartalo de "Pontlieue" disaùdigante ĉien la alarmon kaj la teruron. Post nesukcesaj streboj por rearigi la fuĝantojn, Generalo Chanzy ordonis retreton kiel eble plej enordan. Sub la pafado de la malamikoj, pionira kompanio provis denove malpermisi la trairon de la nova ponto de "Pontlieue", sed,en tiaj kondiĉoj, la operacio montriĝis tre malfacila : nur parto de la ponto rompiĝis, kaj la Prusoj pli sukcesaj ol la Vendeanoj dum la Franca Revolucio, konkeris tiun transpasadon post arda batalo kontraù la ĝendarmoj komanditaj de Generalo Bourdillon.
 
----------
      
Eltirĵo el la verko "Geografio de la departemento Sarthe"  de S-ro Edom (honora rektoro de akademio, ano de la ordeno"Honora Legio").
Eldono" Monnoyer", presejmastro-libristo, eldonisto, 1875.
 
Arboretum de LA GRAND'PREE